El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova vivo post liberiĝo de malriĉeco

| 2020-05-13
Bookmark and Share


La vilaĝo Shibadong troviĝas en la montaro Wuling de la Xiangxi-a Aŭtonoma Subprovinco de Tuĝjao kaj Mjaŭo de la provinco Hunan, suda Ĉinio. Ĝi estis malfacile atingebla pro malproksimeco kaj malbonaj trafik-kondiĉoj. Kun malgranda pokapa kultivebla kampo, la vilaĝo estis tipa malriĉa vilaĝo de la nacio Mjaǔ-o. Ekde 2014, ŝanĝiĝas la vilaĝo: kotaj mont-vojoj fariĝis ŝoseoj, kranakvo estas enkondukita en la domoj, vilaĝanoj ekentreprenas kun kreiveco kaj trovis rimedojn por kreskigi siajn enspezojn. En 2016 la tuta vilaĝo liberiĝis de malriĉeco kaj la vilaĝanoj ekhavis la novan vivon.





Wu Meijin, kiu edziniĝis al iu vilaĝano en 1992, rememoris, ke tiam la vilaĝo havis aĉajn kot-vojojn, malmulte da kulturebla tero kaj maniero por mon-gajnado, do la vivo estis tre malfacila. En 2014 Wu Meijin aliĝis al la vilaĝa kooperativo pri mjaǔ-a brodado, kiu kreskigis ŝian enspezon. Nun ŝi povas gajni monon ĉe hejmo kaj samtempe zorgi pri siaj genepoj. Wu Meijin diris: "La nuna vivo estas multe pli bona ol tiu en mia juneco."





Shi Liujin, naskiĝinta en 1973, iam laboris en sudorienta Azio. En 2015, vidinde la ŝanĝojn de la hejmloko, li revenis hejmen por entrepreni vilaĝan turismon. La pohoma enspezo de lia familio saltis de 1 715 juanoj (ĉ. 240 usonaj dolaroj) en 2014 al 35 696 juanoj (ĉ. 5 008 usonaj dolaroj) en 2019. 


Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments