El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pentrado helpis la patrinon liberiĝi de malriĉeco

| 2020-05-12
Bookmark and Share

30-jara Zhang Haijing kreskis en Lishui de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio. Malfeliĉe en 2008 ŝi falis de la 6-a etaĝo. Kvankam ŝia vivo estis savita, tamen ŝi perdis la povon de irado kaj nuntempe nur povas vivi sur rulseĝo.


Zhang Haijing pentras.


La subita bato ĉagrenis ŝin dum pli ol unu jaro. En 2009, hazarde ŝi eklernis pentradon kaj tute sin dronis en tiu arto. Ĉiutage sur rulseĝo ŝi lernis pentradon kaj konatiĝis kun multaj amikoj. Ili kuraĝigis kaj helpis ŝin eliri el doloro. Zhang Haijing diris: “Tiam mi vere estis tirita de pentrado. Doloroj, eĉ malfacile direblaj per vortoj, povas esti mildigitaj dum pentrado.”


Studio de Zhang Haijing


Zhang Haijing kaj ŝia filino


En 2014, Zhang Haijing konatiĝis kun sia edzo en Shaoxing, Zhejiang-provinco. Ankaǔ li estas handikapulo, li perdis la dekstran manon en sia infaneco. Eble pro la sama sperto, ili komprenas unu la alian kaj rapide enamiĝis. En la sekva jaro, Zhang Haijing kaj ŝia edzo transloĝiĝis al lia hejmo en Dagang-urbeto de Duchang-gubernio en Jiangxi-provinco. Pro tio, ke la paro estas handikapuloj kaj iliaj gepatroj estas malfortaj, en 2016 la loka registaro enlistigis la paron kiel malriĉa familio.



Zhang Haijing kaj ŝia filino


Zhang Haijing instruas pentradon al infanoj.


Por plibonigi sian vivon, ŝi komencis vendi siajn pentraĵojn, kaj per helpo de loka registaro ŝi starigis sian studion en la urbeto. Nuntempe Zhang Haijing instruas pentradon al lokaj infanoj kaj samtempe vendas siajn pentraĵojn en interreto. Ankaǔ ŝia edzo ekhavis laboron helpe de la registaro.



Zhang Haijing kaj ŝia filino en hejmo


En 2018 la paro liberiĝis de malriĉeco. Zhang Haijing diris: “Mi esperas per mia speciala povo popularigi belartan edukadon en vilaĝoj por ke pli da vilaĝaj infanoj lernu pentradon, malfermi por ili pordon de arto kaj krei por iliaj vivoj plian eblecon.”


Depost naskiĝo de sia filino, Zhang Haijing pentras ŝin de tempo al tempo por registri ŝian kreskadon.


Zhang Haijing instruas pentradon al sia filino.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments