Elon Musk antaŭvidas malaperon de homa lingvo
La rusa novaĵ-agentejo Sputniko raportis en la 10a de majo, ke Elon Musk, ĝenerala direktoro de la usona kompanio SpaceX, opinias, ke post kvin ĝis dek jaroj homoj ĉefe uzos nelingvan komunikadon kaj homa lingvo malaperos.
Li pensas, ke homoj jam estas sur la vojo de nelingva komunikado. "Ni iugrade estas elektronikaj homoj. Ni havas poŝtelefonojn, porteblajn komputilojn kaj aliajn elektronikajn aparatojn. Se hodiaŭ vi ne kunportus poŝtelefonon, vi sentus tion kvazaŭ membromanko. Tiu sento similas al tiu pri manko de io."
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments