El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oriĝis la Tri Gorĝoj sur Jangzi-rivero

| 2020-05-11
Bookmark and Share


En majo, somero venas al la urbo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio, kaj la samo okazas ankaǔ ĉe la Tri Gorĝoj sur Jangzi-rivero. Vespere, la sunlumo origas la riveron kaj tie videblas ŝipoj kiuj veturas foren sur "brilanta orakvo".






La Tri Gorĝoj estas la ĝenerala nomo por tri gorĝoj sur la ĉefa fluo de Jangzi-rivero. Ĝi troviĝas en Chongqing kaj Hubei-provinco kaj longas je 193 kilometroj. Ambaǔborde de la Tri Gorĝoj estas krutaĵoj kaj montoj, kies pinto estas je mil metroj super la akvonivelo de la rivero. La plej mallarĝa parto de la rivero estas malpli ol cent metroj. Pro sia unika ĉarmo, la loko estas ne nur vojo por akva transportado, sed ankaǔ turismejo konata de ĉinaj kaj eksterlandaj turistoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments