El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina blanka delfeno estis savita

| 2020-05-09
Bookmark and Share

Je 8:55 de la 3-a de majo, Taishan-a Buroo de Publika Sekureco en Jiangmen-urbo de Guangdong-provinco, suda Ĉinio, ricevis telefonan alvokon pri surstrandiĝo de ĉina blanka delfeno ĉe proksima marbordo. Policanoj tuj ekveturis. Ili renkontiĝis kun la fiŝisto, kiu telefonis, kaj petis helpon de provincnivela naturrezervejo de tia delfeno en Jiangmen. Sekve, ili demetis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn kaj iris al la delfeno.



Je la 10-a horo, la unua laboranto de la rezervejo alvenis. Poste, ankaŭ aliaj laborantoj alvenis el diversaj lokoj malgraǔ tio, ke ili tiam estis en feriado. Por protekti la delfenon, savantoj ŝprucigadis akvon sur ĝin kaj levis ombrelon.



La savado daǔris ĝis la 15-a horo, kiam ekflusis. Pro tio, ke la delfeno restis en gardado, ĝi havis sufiĉan forton kaj finfine revenis al la maro je la 16-a horo.


Kial savantoj ne portis la delfenon en la maron? Specialisto klarigis, ke savante surstrandiĝantan delfenon aŭ balenon, oni ne devas movi ĝin, alie ĝiaj naĝiloj, vosto kaj haǔto facile vundiĝos. La plej taǔga faro estas gardi ĝin ĝis kiam ĝi povas mem foriri per tajdo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments