Opinisondado: Ĉinoj estas la plej kontentaj pri la agoj de sia registro kontraŭ COVID-19 el 23 ekonomioj
La 6an de majo la sendependa opinisond-agentejo de Singapuro Blackbox Research publikigis rezulton de opinisondado pri kondutoj de registaroj de diversaj landoj kaj regionoj en la batalo kontraŭ COVID-19.
La rezulto montras, ke inter 23 ekonomioj tutmonde, la popolanoj de ĉina ĉeftero estas tiuj, kiuj plej kontentas pri la agoj de sia registaro kontraŭ COVID-19, kaj popolanoj en okcidentaj landoj ĝenerale malkontentas pri la agado de siaj registaroj kontraŭ la malsano.
La opinisondado havas kvar ĉefajn indicojn por taksado: politika gvidkapablo, gvidkapablo de firmaoj, kondutoj de loĝkvartaloj kaj respondeca konscio de ŝtataj amaskomunikiloj dum la krizo.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat