El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li protektas sovaĝajn makakojn por 20 jaroj

| 2020-05-07
Bookmark and Share

Frumatene, sonas klara kanto el profunda arbaro de la turismejo Wulingyuan de la urbo Zhangjiajie en la provinco Hunan, suda Ĉinio. Poste kolektiĝas sovaĝaj makakoj el rok-krevaĵoj, arbaro kaj aliaj lokoj. Fakte la kanto estas el Nie Jingming, laboristo de la turismejo, por voki tiujn makakojn.






En la turismejo estas natura arbaro kaj bona klimato, kiuj allogas makakojn. Por gardi rarajn makakojn, Nie Jingming, kiu naskiĝis en familio de simi-trejnistoj, laboras pri protektado kaj nutrado de sovaĝaj makakoj en la turismejo ekde la jaro 2000. Ĉiu-tage li frue venas al la turismejo kaj malfrue hejmeniras por spuri la makakojn inter montoj kaj arbaroj, observi ilian vivstaton kaj ilin protekti kaj nutri. Nun tiuj sovaĝaj makakoj jam fariĝis liaj amikoj.


Nie Jingming diris: "Mi amas tiujn amindajn makakojn. Ili estas vidindaj en la arbaro kaj karaj amikoj de la homaro. Mi certe daǔrigos mian agadon kaj esperas, ke neniu vundos ilin."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments