El Popola Ĉinio>头条新闻>

Element-lernejanoj kun “unumetra ĉapeto”

| 2020-04-29
Bookmark and Share

La 26-an de aprilo komenciĝis la nova semestro de elementaj lernejoj en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, kio signifas la finon de la 99-taga vintra ferio. Je la 8-a horo lernantoj atingis la elementan lernejon Yangzheng de Hangzhou. Ili enviciĝis por ekzameniĝi pri korpa temperaturo, skani karton kaj atendi desinfektadon... Preterpasantoj povas vidi, ke tiuj infanoj estas malsamaj kiel aliaj, ĉar, krom masko, ili ĉiuj surhavas ankaǔ longajn ĉapetojn, preskaǔ unumetrajn.





Iuj ĉapetoj havas bastonforman balonon, kiu etendiĝas ambaŭflanken; iuj aspektas kiel aviadilo kun sternantaj flugiloj kun longeco de unu metro; iuj kunportas ĝirafon maldekstre kaj elefanton dekstre, kaj la longa kolo plus la longa nazo egalas unu metron; kaj pli da ĉapetoj similas al tiuj de antikvaj altranguloj antaǔ kelkcent jaroj. 






Fakte, tio estas speciala “semestrokomenca ceremonio” de la elementa lernejo.


Por certigi sekurecon lernantoj devas havi certan distancon inter si. La lernejo, fondita en 2018, nun havas nur lernantojn de la unua klaso. Pro la malgranda aĝo, tiuj infanoj ankoraǔ ne povas bone kompreni kiom longa estas “unu metro”. Do, la lernejo faris alvokon, ke lernantoj, kune kun gepatroj, faru ĉapeton longan je unu metro per sekura, saniga kaj mediprotekta materialo. La infanoj devas surmeti la ĉapeton dum la unua tago kiam ili revenos al la lernejo. Tiu-tage la lernejanoj elektos 9 plej bone faritajn, interesajn kaj kreivajn ĉapetojn por eksponado en la lernejo.


La infanoj malvestas ĉapeton dum manĝado, kaj en aliaj momentoj de la tago, ili atente zorgas pri sia ĉapeto. Se iu kunlernanto alproksimiĝas, li/ŝi certe rimarkigas: “Atentu la distancon!”... Jen, preskaǔ ĉiuj infanoj portis sian bonstatan ĉapeton hejmen.


Instruistoj de la lernejo diris, ke tio povas helpi la infanojn kompreni, kiom longas unu metro, por teni la sekuran distancon. La lernejo ankaǔ okazigis aliajn aktivecojn, kiel demandoj kaj respondoj pri kontraǔepidemiaj scioj, rakontado pri "mi kaj mia ĉapeto", kaj elektado de la plej ŝatata ĉapeto, celante helpi lernantojn havi bonajn kutimojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments