El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kalifornio konfirmis la unuan mortintan kazon de COVID-19 en Usono

| 2020-04-29
Bookmark and Share

Laǔ informo publikigita de la gubernio Santa Clara, Kalifornio, Usono, la 22-an de aprilo, en la 6-a de februaro jam estis mortinto pro COVID-19, je 20 tagoj pli frue ol la unua mortinto anoncita de Usono antaǔe. Jeffrey V. Smith, administra ĉefo de la gubernio, diris en la 24-a de aprilo, ke la konfirmo de la plej frua mortinto de COVID-19 montras, ke en januaro, aǔ eĉ pli frue, la koronviruso jam ekpropagiĝis en Kalifornio.


En rilata deklaro de la gubernio oni menciis, ke jurmedicinistoj kontrolis du mortintojn forpasintajn respektive en la 6-a kaj la 17-a de februaro, kaj trovis koronviruson en ilia korpo. La deklaro klarigas, ke tiam, pro malforta kapablo pri virusa testado en Usono, ĉiu kazo devis esti testita de la Centro por Kontrolo kaj Prevento de Malsano, kiu estigis la regulon, ke ebligis testadon nur tiuj, kiuj vizitis epidemi-rilatan regionon kaj havas simptomojn. Laǔ loka medicina oficisto, la du mortintoj neniam vizitis regionon, kie okazis epidemio.



Usona ĵurnalo Los Angeles Times en la 23-a de aprilo citis la vortojn de Sara Cody, medicina oficisto en Santa Clara, ke tiam estis gripa sezono, pro la limigo de virusa testado kaj manko de informoj pri la koronviruso, oni supozis, ke gripo kaǔzis iliajn mortojn.


Antaǔe, laǔ anonco de Usono, la unua konfirmita kazo de COVID-19 aperis en Vaŝingtonio en la tria tagdeko de januaro. Vaŝingtonio raportis en la 29-a de februaro, ke mortis iu malsanulo de koronviruso, la unua viktimo de COVID-19 en la lando.


La 22-an de aprilo, Gavin Newsom, estro de Kalifornio, diris, ke li jam petis specialistojn de 58 gubernioj priesplori mortintojn, kiuj mortis depost la pasinta decembro eble por COVID-19, por konfirmi kiam la viruso ekpropagiĝis en la loko.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments