El Popola Ĉinio>头条新闻>

La parko Flavgrua Turo remalfermiĝos post fermo de 97 tagoj

| 2020-04-27
Bookmark and Share


La 29an de aprilo la parko Flavgrua Turo en la urbo Wuhan estos malfermita post 97-taga fermo ekde la 23a de januaro. Tio signifas, ke la urbaj funkcioj de Wuhan renormaliĝas. La Flavgrua Turo estas la gvidosigno de Wuhan.



En tiu tago, kiam la parko estos remalfermita, okazos tem-agado "Danko de la Flavgrua Turo kaj revivigo de Wuhan". Reprezentantoj de homoj, kiuj kontraŭbatalis COVID-19 el diversaj rondoj, estos invititaj al la parko. Ili esprimos bondezirojn per sonorigo de sonoriloj kaj ĝuos la printempajn vidindaĵojn en la parko.


Ekspozicio pri ŝerc-desegnaĵoj titolita "Wuhan certe venkos" samtempe okazos en la parko. La desegnaĵoj estis kreitaj de la pentristo Xiaolin kaj pendigitaj en portempaj hospitaloj en Wuhan kaj pli ol 200 hospitaloj kaj medicinaj institucioj en aliaj lokoj. Ili varmigis kaj kuraĝigis multajn medicinistojn kaj malsanulojn.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments