El Popola Ĉinio>头条新闻>

The Lancet: Ĉinio starigis modelon por aliaj landoj per rapida bridado de la epidemio

| 2020-04-26
Bookmark and Share

Lastatempe la medicina gazeto The Lancet publikigis artikolon, kiu asertas, ke la rapida bridado de la epidemio de COVID-19 en Ĉinio profunde impresas homojn kaj “starigis kuraĝigan modelon por aliaj landoj”.


La verkinto opinias, ke trovi infektitojn laǔeble plej frue, spuri kontaktantojn, ŝanĝi agmanierojn de homamaso kaj aliaj pozitivaj faroj ludis gravan rolon en bridado de la epidemio en Ĉinio. Krome, la portempaj hospitaloj de Ĉinio ankaǔ estas ŝlosilaj por mildigi la premon de medicina sistemo.


Nun Ĉinio atente rekomencas normalan laboron kaj lernadon paŝo post paŝo. Estas tre grave praktiki sciencajn strategiojn dum reduktado de limigoj por daǔra bridado de la epidemio. Sekve, aliaj landoj povas konsideri kaj alpreni metodojn por laǔpaŝe nuligi limigojn, do la spertoj de Ĉinio estas atentataj de la tuta mondo.


Por Ĉinio, la plej grava laboro nuntempe estas zorge kontroli realtempe la nombron de infektitoj de la nova koronviruso kaj la mortoriskon de konfirmitaj kazoj. La limigoj devas esti laǔpaŝe mildigitaj por certigi, ke la realtempa nombro de infektitoj estas malpli ol unu. Alie, la infektitaj kazoj eble denove multiĝos kaj reaperos la epidemio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments