El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mia vizito al Madrido en januaro

| 2020-04-23
Bookmark and Share

Ĉijare mi vojaĝis al Brazilo por Printempa Festo, kaj dumvoje pasigis unu tagon en Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Mi profitis la okazon por renkontiĝi kun lokaj samideanoj kaj iom turismumi tra tiu bela urbo, kaj finfine estis surprizita pri la afiŝoj pri celebrado de Printempa Festo en la urbo kaj la abundo de ĉinaj restoracioj. Estas forta ligo inter ambaŭ landoj kaj popoloj, kaj mi entuziasmiĝis verki pri tiu temo. Mia reveno al Ĉinio, tamen, okazis en la plej tikla momento de la epidemio pri COVID-19 kaj sekve estis multaj pli urĝaj taskoj, kiuj malebligis al mi pli frue rakonti pri Madrido.


Afiŝoj pri Printempa Festo sur strato de Madrido


En la nuna momento estas Hispanio kiu suferas pro la nova malsano, sed tiam, kiam mi alvenis en Madrido, la urbo estis tute alia, plena de vivo, kun homoj surstrate. Mi tiam estis certa, ke COVID-19 baldaŭ atingus Hispanion kaj aliajn landojn de la mondo, simple ĉar estas nature ke nova malsano disiĝu, sed mi ne povis antaŭvidi tiom terura katastrofo.


Unu el la multaj ĉinaj restoracioj troveblaj en la urbocentro


Mi unue vizitis Madridon en 2014, okaze de mia unua vojaĝo al Pollando. Tiam mi vizitis samideanon Alejandro Escobedo (ankaŭ konata en Esperantujo kiel Alex Escomu), kun kiu mi matenmanĝis, kaj poste ni kune promenis en la urbo, kaj alia esperantisto, Andy Hernández, aliĝis al ni. Tiam mi ne povis imagi, ke post kelkaj jaroj mi kaj Alejandro estus loĝantaj en la sama lando: li nuntempe loĝas en Ĉinio, sed ni ankoraŭ ne renkontiĝis ĉi tie.


Ĉifoje afable bonvenigis min al Madrido samideano Toño del Barrio, kiu gvidas la lokan Esperanto-Asocion kaj estas tre aktiva en la movado. Li afable gvidis min tra kelkaj turismejoj de la urbocentro kaj instruis al mi pri la historio de la urbo. Mi multe lernis en tiu tago.


Toño kaj mi en Plaza Mayor 


Ni unue kunpromenis en la urbocentro, inter antikvaj domoj kaj konstruaĵoj. Ne estis necese piediri longe por ektrovi la multajn afiŝojn pri celebrado de ĉina novjaro en Madrido: ili estis ĉie, ĉe fostoj, sur ekranego antaŭ kinejo, ĉe bushaltejoj... Tiam mi ekkonsciis pri kiom forta estas la amikeco inter Ĉinio kaj Hispanio, kaj mi ekkomprenis kial kelkaj el miaj ĉinaj amikoj tiom ŝatas viziti Hispanion.


Poste Toño kunportis min al la plej antikva monumento de Madrido: Templo de Debod, antikva egipta templo translokigita al Madrido okaze de la konstruado de akvorezervujo en Egiptio. Antikvaj temploj en la valo nun inundita estis translokigitaj al aliaj lokoj, kaj kelkaj estis donacitaj al landoj kiuj kontribuis en projekto de Unesko pri translokigo de la temploj. Jen kial Templo de Debod estis malmuntita en Egiptio kaj rekonstruita en Madrido.


Templo de Debod: peco de antikva Egiptio en Madrido 


El tie ni iris al la reĝa palaco kaj vizitis la katedralon apud ĝi. En kiosko por informado al turistoj estas disponeblaj senpage informiloj en pluraj lingvoj, inter ili la ĉina. Mi aparte ŝatis legi la jenon: “Madridanoj ŝatas kunvivi en malferma kaj tolerema socio. Ni kunvivas en urbo kun homoj el malsamaj rasoj, seks-orientiĝoj, vivstiloj kaj religiaj kredoj. Respektu ĉiujn! Toleremo estas la bazo de civilizo”. Tio ja bone priskribas la Madridon kiun mi vidis, kun socio tiom diverseca, tamen pli harmonia ol tiuj de pluraj aliaj lokoj vizititaj de mi.


Mi renkontis mian karan amikon Félix kaj ni kune tagmanĝis 


Estis jam tempo por tagmanĝi, kaj mi malkovris ke hispanoj kutime manĝas pli malfrue ol eksterlandanoj. Toño akompanis min al la laborejo de mia amiko Félix, kiu estis mia kolego en interlingvistikaj studoj en Poznano. Estis nia unua renkontiĝo post nia lasta studsesio, en 2017, kaj ni iris tagmanĝi kune, sed Toño ne aliĝis al ni. Mia tagmanĝo estis tipe madrida manĝaĵo, kiu cetere estis tre bongusta.


En la Muzeo Reĝino Sofia mi unue vizitis ekspozicion de Jörg Immendorff, kaj interalie vidis portreton de Mao Zedong


Post la manĝo, Félix revenis al sia laborejo kaj mi iris sola al Muzeo Reĝino Sofia, kie mi pasigis horojn inter majstraj verkoj de elstaraj artistoj kiel Picasso, Salvador Dali kaj Man Ray. Tie mi ankaŭ trovis interesan portempan ekspozicion de germana pentristo Jörg Immendorff, kiu pentris interalie portreton de iama ĉina prezidanto Mao Zedong. Mi poste esploris pri tio kaj malkovris, ke Immendorff estis aktiva en komunista movado.


Pluvo kreis tiun belan scenon dum mi estis en la muzeo 


Tiu muzeo estas ĉefe konata pro la fama pentraĵo Gerniko, de Pablo Picasso (1881-1973), kaj multaj turistoj vizitas ĝin nur por vidi tiun verkon, unu el la plej famaj kaj impresaj en la mondo. Mi malkonsilas al homoj iri rekte al ĝi, ĉar la apudaj ĉambroj prezentas aliajn verkojn kiuj aldonas kuntekston kaj kreas etoson por ke la spektanto pli bone ĝuu kaj komprenu Gernikon kaj la geniecon de ĝia aŭtoro.


Post pluraj horoj en tiu muzeo, estis tempo por foriri, kaj mi piediris al Placo de Cibeles por preni buson al la flughaveno, kie mi ankaŭ trovis reklamojn pri Printempa Festo.


Dum mia piedirado al Placo de Cibeles, mi vizitis monumenton al hispanaj martiroj 


Bedaŭrinde post mia reveno al Ĉinio mi akompanis la evoluon de la epidemio en Hispanio kaj kunsentis la suferon de homoj en Madrido kaj aliaj hispanaj urboj. Madrido certe superos tiun ĉi malfacilan momenton, kaj mi esperas, ke venontjare multaj ĉinoj povos kune kun hispanoj festi Printempan Feston en Madrido.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments