El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ret-aĉetado helpas Hubei-an ekonomion

| 2020-04-23
Bookmark and Share

Lastatempe pluraj interretaj platformoj faris rektajn dissendojn pri vendado de hubei-provincaj nutraĵoj. Multaj retanoj reagis kaj aĉetis por revigligi hubei-an ekonomion.


Ĝis la 17a de aprilo en diversaj retbutikoj retanoj el la tuta lando negocis 18,2 milionojn da fojoj kaj aĉetis 796 mil tunojn da agrikulturaj produktoj el Hubei.


Rekta dissendo "Dankon pro via aĉetado de hubei-aj varoj"


Vespere de la 6a de aprilo, la prezentisto de televidprogramo de la Ĉina Centra Televidstacio Zhu Guangquan kaj la populara ret-vendisto Li Jiaqi kune faris la interretan rektan dissendon "Dankon pro via aĉetado de hubei-aj varoj". Tiuvespere hubei-aj varoj kun la totala valoro de 40,14 milionoj da juanoj (ĉ. 5,67 milionoj da usonaj dolaroj) estis venditaj, kaj la dissendo allogis 122 milionojn da spektoj.


Chen Qi, vicestro de la gubernio Zigui de Hubei, en la retbutiko Taobao faras rektan dissendon pri vendado de lokaj oranĝoj.


Krom televidprogramaj prezentistoj kaj popularaj ret-vendistoj, ankaŭ urbestroj kaj guberniestroj de diversaj lokoj de Hubei faris rektajn dissendojn kaj rekomendis bonkvalitajn objektojn al retanoj tutlande.



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments