El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS alvokas G20 daǔre subteni la tutmondan batalon kontraǔ la pandemio

| 2020-04-22
Bookmark and Share

En la 19-a de aprilo, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), partoprenis en videa kunveno kun ministroj pri sano de la membrolandoj de Grupo 20 (G20) pri agado kontraǔ la pandemio de COVID-19. En la kunveno Tedros dankis Saud-Arabion, ĉi-jara prezidanta lando de G20, pro ĝia mondonaco je 500 milionoj da usonaj dolaroj por la batalo kontraǔ la pandemio, kaj la membrolandojn pro la promesoj de la gvidantoj de G20 pri plua rajtigo al MOS gvidi internacian aranĝadon por kontraǔbatali la pandemion.


Tedros diris, ke kvankam ĉiuj membrolandoj de G20 estas influataj de la pandemio kaj estas en malsamaj periodoj de pandemio-traktado, tamen kuraĝige estas, ke inter ili kelkaj jam komencis redukti vojaĝajn limigojn dum la pandemio. Nuligo de la limigoj devas iri laǔperiode kaj nuligo de la tiel nomata “blokado” ne signifas finon de la pandemio, sed komencon de la sekva periodo, dum kiu diversaj landoj devas gvidi siajn civitanojn aktive agi por preventi kaj rapide trakti reeksplodon de ajna pandemio.


Samtempe, MOS esprimis sian zorgon, ke multaj landoj ekster G20-membroj ne havas sufiĉajn kapablojn por trakti la epidemion, sed nun ili estas minacataj de pli rapida propagiĝo. Do, oni devas urĝe helpi tiujn landojn, ne nur por reagi kontraǔ la viruso, sed ankaǔ por garantii daǔran funkciadon de iliaj bazaj san-servoj.


Tedros faris tri petojn en la kunveno. Unue, li alvokis diversajn landojn, sub gvido de scienco kaj faktoj, daǔre batali kontraǔ la pandemio, kun firma decido. Due, MOS baldaǔ publikigos la duan planon pri strategia preparado kaj traktado de COVID-19, inkluzive de taksado pri rimedoj bezonataj en la sekva laborado kontraǔ la pandemio. Li atendas, ke G20 daǔre subtenu la tutmondan batalon kontraǔ la epidemio. Samtempe li alvokis G20 liveri al afrikaj landoj planojn pri ekonomia disvolvado kaj redukti aǔ nuligi iliajn ŝuldojn por ke ili povu sin koncentri al la batalo kontraǔ la epidemio. Trie, li alvokis G20-membrojn kune pliigi produktadon de kontraǔ-epidemiaj materialoj kaj garantii ilian justan disdonon, kaj nuligi komercajn barierojn kiuj endanĝerigos medicinistojn kaj malsanulojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments