El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reutiligita akvo kreskigas arbidojn sur Gobio

| 2020-04-22
Bookmark and Share

En la lastaj jaroj Altay, la plej norda urbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, reutiligas eluzitan akvon por akvumi arbidan bazon sur Gobio kaj plibonigi la medion. Ekde 2017, la modela ĝardeno pri tia reutiligo jam liveris al la urba verdiga programo pli ol 400 mil arbidojn kaj verdigis montojn je pli ol 300 kvadrataj hektaroj. 


La konservejo de traktita akvo estis konstruita en julio de 2009. Depost la jaro 2012, la eluzita akvo de la urbo estas enigita en la cirkula sistemo kaj rilata fabriko traktas la akvon per speciala metodo ĝis kiam la akvo atingis la kriterion B de la ŝtata unuaklasa ellasa nivelo. Poste la akvo estas sendita per 22-kilometra tubaro por malsekigi herbejojn kaj arbarojn. Tio realigis reutiligon de eluzita akvo kaj nulan ellason de malpura akvo.


Konservejo de traktita akvo en Altay (fotita de flugroboto)


En la modela ĝardeno laborantoj akvumas arbidojn. (fotita de Ding Lei, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)


Konservejo de traktita akvo en Altay (fotita de flugroboto)


Gobio apud la arbida bazo en la modela ĝardeno (fotita de flugroboto)


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments