El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino: la ĉefurbo de blankaj motaciloj

| 2020-04-17
Bookmark and Share

Aprilo estas la plej bona monato por vidi blankajn motacilojn en Pekino, konata kiel “ĉefurbo de blankaj motaciloj” pri tio, ke el la naŭ konataj specioj de tiu birdo, ses estis trovitaj en Pekino.


Amura motacilo (Motacilla alba leucopsis), ankaŭ konata kiel ĉina motacilo, la plej kutima en Pekino.


Grizdorsa motacilo (Motacilla alba baicalensis), malfacile trovebla en Pekino, vivas ĉefe en Siberio kaj Mongolio.


Nigradorsa motacilo (Motacilla alba lugens), kutime vivas en Japanio dum somero kaj migras al aliaj landoj dum vintro. Ĝi estas trovebla en Pekino inter oktobro kaj aprilo.


Okulstria motacilo (Motacilla alba ocularis), migranta birdo trovebla en Pekino en printempo kaj aŭtuno.


Siberia motacilo (Motacilla alba alba), trovebla en okcidenta Ĉinio, ĝi foje migras al centra Ĉinio. En orienta Ĉinio ĝi estis unuafoje fotita en Pekino en marto 2015 (supra foto). Fotis Luo Qingqing.


Maskita motacilo (Motacilla alba personata), el centra Azio, estis trovita en Pekino almenaŭ ses foje ĝis marto de tiu ĉi jaro. Fotis Steve Bale ĉe Wenyu-rivero.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: https://birdingbeijing.com/




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments