El Popola Ĉinio>头条新闻>

IMF antaŭvidas la plej grandan ruiniĝon de la monda ekonomio post granda depresio

| 2020-04-14
Bookmark and Share


En virtuala printempa kunveno ĉi-semajne, la Internacia Mona Fonduso (IMF) publikigos la Spur-Indicon por Reprosperiĝo de la Monda Ekonomio faritan de la Brookings-Institucio kaj la brita ĵurnalo Financial Times. La indico montras, ke pro tutmonda propagiĝo de COVID-19, la monda ekonomio alfrontis en marto la plej seriozan ruiniĝon post la Dua Mondmilito.


Pro falo de indicoj pri fido kaj la reala ekonomio kaj tumulto de la financa merkato, bankrotoj kaj senlaboreco kaŭzos al la monda ekonomio severan vundon malfacile inversigeblan dum longa periodo.


Profesoro Eswar Prasad el Brookings-Institucio diris, ke la usona ekonomio preskaŭ stagnas, Francio, Germanio kaj Britio alfrontas historian ekonomian recesion, kaj nur la donitaĵoj el Ĉinio montras, ke Ĉinio klopodas por esti stabila. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio povas elteni la grandan baton, tamen nun ĝi ankoraŭ ne entute eliĝas el la malfacilo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments