Flugŝtona Pagodo: Kaŝita trezoro de Pekino

| 2020-04-14
Bookmark and Share

Krom siaj mondfamaj vidindaĵoj, Pekino havas aliajn, pri kiuj plejparto de la turistoj ne atentas. Unu el tiuj kaŝitaj trezoroj estas la Flugŝtona Pagodo en la Arbara Parko Fenghuangling. La originala pagodo estis konstruita en 1877 (la dua jaro de regado de Imperiestro Guangxu de Qing-dinastio), kaj rekonstruita en 1998. Ĝi estas 2.95 metroj alta kaj staras sur ŝtono alta je 17.6 metroj sur la pinto de la plej alta monto en la norda pado de la parko. Tiu pagodo havas sep etaĝojn kaj entute 40 budhismajn statuojn kaj unu tabulon kun skribaĵoj.


La pagodo duonkaŝita de nebulo, la 20-an de julio 2019


La pagodo fotita el la sama loko, la 11-an de aprilo 2020


Turisto fotas sian amikon sur la montopinto, la 11-an de aprilo 2020


La pagodo sur la montopinto, la 11-an de aprilo 2020


La pagodo pompas sur la ŝtono, la 11-an de aprilo 2020


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments