El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nature petas pardonon pro kunligo de la viruso kun Wuhan

| 2020-04-14
Bookmark and Share


La 9-an de aprilo, per sia oficiala konto en la ĉina interaga amaskomunikilo Wechat, la brita revuo Nature publikigis ĉefartikolon "Ĉesigu stigmatizon pri la nova koronviruso". 


La artikolo mencias, ke la pandemio de COVID-19 mizere nutras rasismon kaj diskriminacion, precipe kontraŭ azianoj. Edukado kaj esplorado suferos pro tio.


La Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis en februaro, ke la malsano kaŭzita de la nova koronviruso estas nomita COVID-19. Poste la nomo estas uzata de organizoj pri publika sano. Nomante la malsanon, MOS implice avertis individuojn kaj organizojn, inkluzive de Nature, kiuj erare kunligis la viruson kun Wuhan aŭ Ĉinio en siaj raportoj. Ni konsciis nian eraron, volas preni sur nin respondecon kaj petas pardonon pro tio.


De multaj jaroj ofte okazas kunligo inter virusaj malsanoj kaj areoj, lokoj aŭ regionoj, kie ili eksplodis. En 2015 MOS eldonis gvidadon pri ĉesigo de tia faro por redukti stigmatizon kaj malbonajn influojn kiel timo aŭ kolero kontraŭ rilataj regionoj aŭ homoj. La gvidado substrekas, ke virusoj povas infekti ĉiujn homojn. Kiam ili aperas, ĉiuj homoj estas riskaj, nedepende de kiaj ili estas aŭ de kie ili venas.


Tamen, kiam diversaj landoj klopodas por regi la propagiĝon de la nova koronviruso, kelkaj politikistoj daŭre tenas kadukan pensmanieron. Usona prezidento Donald Trump plurfoje kunligis la viruson kun Ĉinio. Eduardo Bolsonaro, filo de brazila prezidento Jair Bolsonaro, kulpigis Ĉinion pro la pandemio de COVID-19. Ankaŭ politikistoj en aliaj lokoj, kiel Britio, riproĉis Ĉinion. 


Obstine kunligi viruson kaj rilatan malsanon kun la loko, kie ĝi ekaperis, estas nerespondeca ago, kiu devas esti ĉesigita. La libro The Rules of Contagion, eldonita de la epidemiologo Adam Kucharski en februaro, avertis nin: la historio montras, ke pandemioj stigmatizas grupojn, tial ni ĉiuj devas esti diskretaj en paroloj kaj agoj. Kaze de duboj, oni devas pridemandi aliulojn, sed ĉio devas baziĝi sur la faktoj.


Tio kaŭzos gravajn konsekvencojn se ni ne zorgos pri la vero. Evidente, post la ekapero de COVID-19, azianoj en la tuta mondo fariĝis celoj atakitaj de rasismo. Tio kaŭzis nekalkuleblajn damaĝojn, inkluzive de korpa kaj mensa sano kaj perdo de vivrimedoj. 


Multaj gvidantoj volas aŭskulti opiniojn de fakuloj kaj agi laŭ ili por pritrakti la pandemion kaj savi vivojn. Pri terminoj, la starpunkto de fakuloj estas klara: ni ĉiuj devas klopodi por eviti kaj malpliigi stigmatizon; ne kunligu COVID-19 kun specifaj homoj aŭ lokoj; la viruso ne diskriminacias, sekve ni ĉiuj alfrontas riskon. 


Se la stigmatizo pro la nova koronviruso devigas junajn azianojn forlasi internaciajn kampusojn, mallongigi edukadon kaj fordoni ŝancojn siajn kaj aliajn, kaj malplibonigas la esploran medion -- tragedio naskiĝos, ĉar la mondo bezonas esploradon por trovi solvon.


La stigmatizo pri la nova koronviruso devas esti ĉesigita tuj. 


La originala artikolo estis publikigita en la retejo de Nature en la 7-a de aprilo 2020, kun la titolo "Stop the coronavirus stigma now". 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter:
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments