El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kondamnas la personajn atakojn kontraǔ Tedros, ĝenerala direktoro de MOS

| 2020-04-13
Bookmark and Share

La 9-an de aprilo, en la gazetara konferenco de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, raportisto de la brita amaskomunikilo Reuters faris la demandon: Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), diris, ke Taiwan, provinco de Ĉinio, daǔre faris rasisman atakon kontraǔ li, kion li forte kondamnas. Ĉu Ĉinio konsentas pri lia diro?



Zhao Lijian, proparolanto de la ministerio, diris, ke Ĉinio oponas ĉian agon politikigan kaj malhonorigan per la epidemio kaj forte kondamnas la personajn atakojn kontraǔ Tedros kaj rasismajn agojn. MOS, gvidata de Tedros, aktive plenumas siajn taskojn surbaze de objektiveco, scienceco kaj justeco, ludas gravan rolon en helpado al diversaj landoj por trakti la epidemion kaj en antaǔenigo de internaciaj kunlaboroj, kaj tio estas vaste agnoskata kaj laǔdata de la internacia komunumo. Ĉinio subtenas MOS-on daǔre ludi la gvidan rolon en la batalado kontraǔ la epidemio.


Zhao rimarkigis, ke post ekapero de la epidemio de COVID-19, la Demokratia Progresema Partio de Taiwan senĉese kaj arbitre manipulas la politikon kaj propagandas la tiel nomatajn “membriĝon al MOS” kaj “membriĝon al Monda Asembleo pri Sano” kun la kaŝita celo “sendependiĝo”. Zhao diris: “Ni forte oponas tion, ilia komploto ne sukcesos.” 


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments