El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj universitatoj liveras retkursojn por alilandanoj

| 2020-04-13
Bookmark and Share


Sankciitaj de la Ministerio pri Edukado de Ĉinio, iuj ĉinaj universitatoj liveras anglalingvajn retkursojn por alilandaj universitatanoj. La ĉinaj retejoj iCourse kaj xuetangx fariĝis la unuaj platformoj.


Por trakti la situacion de lerneja fermo dum la epidemio, Unesko sekvinte la ekzemplon de Ĉinio publikigis projekton pri reta edukado kaj rekomendis tutmonde 27 softvarojn kaj platformojn senpagajn por lernado, inkluzive de iuj el Ĉinio.


Ĝis la 3a de aprilo, 1 454 ĉinaj universitatoj kaj kolegioj rete malfermiĝis, kaj pli ol 950 mil instruistoj rete gvidis 7,133 milionojn da lecionoj en 942 mil kursoj, kun vizitoj de 1,18 miliardoj da fojoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments