El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina reprezentanto alvokis ĉiujn landojn unuiĝi por certigi homajn rajtojn pri vivo kaj sano

| 2020-04-10
Bookmark and Share

La 19an de februaro ĉinaj kaj usonaj fakuloj kontraŭ koronvirusa malsano okazigis la duan videan kunvenon.


La 9an de aprilo la Homrajta Konsilio de UN kaj Michelle Bachelet, Altranga Komisaro de UN pri Homaj Rajtoj, havis neformalan videan kunvenon pri la influo de la epidemio de COVID-19 sur homaj rajtoj.


Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio en ĝeneva oficejo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, alvokis en la kunveno, ke ĉiuj flankoj unuiĝu por certigi la homajn rajtojn pri vivo kaj sano.


Vespere de la 8a de aprilo la dua aro de kontraŭ-epidemiaj materialoj el la Ruĝa Kruca Societo de Ĉinio atingis Bagdadon.


Chen diris, ke Ĉinio aktive plenumas sian promeson helpi pli ol 130 landojn kaj organizojn. Ĉinio sendis entute 13 medicinajn teamojn al 11 landoj, okazigis pli ol 70 videajn kunvenojn kun pli ol 150 landoj kaj internaciaj organizoj, ekzemple la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la Afrika Unio, la Eŭropa Unio, la Kariba Komunumo kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj faciligas al koncernaj landoj aĉetadon de medicinaj materialoj el Ĉinio.


Ĉinio antaŭenpuŝas la internacian kunlaboron pri sano per praktikaj agoj, kaj tio ankaŭ estas grava kontribuo al homaj rajtoj internacie.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments