Medicinaj fakuloj de Ĉinio interŝanĝis spertojn en hospitalo de Filipinoj
Ĉinaj medicinaj fakuloj interparolis kun medicinistoj de la Ĉina Ĝenerala Hospitalo en Manilo, la 7an de aprilo. (Foto de Ĉina Ambasado en Filipinoj)
Ĉina medicina fakularo priesploris la kuracadon de COVID-19 en la Ĉina Ĝenerala Hospitalo en Manilo, la 7an de aprilo. La fakuloj interŝanĝis spertojn kun medicinistoj de la hospitalo pri kuraca sistemo, diagnoza kaj kuraca procezoj, antaŭzorgo kaj regado de infektoj. Krome, la Transmara Ĉina Federacio de Fujian-provinco kaj la Dongze-a Kompanio de Medicinaj Aparatoj en Fuzhou donacis al la hospitalo du dializilojn kaj necesajn materialojn, kun la valoro de 124 320 juanoj (ĉirkaŭ 17 500 usonaj dolaroj).
Laŭ raporto, la materialoj donacitaj de la ĉina registaro atingis Manilon, la 21an de marto. La materialoj inkluzivas 100 mil testilojn, 100 mil kirurgiajn maskojn, 10 mil N95-maskojn kaj 10 mil protektajn kostumojn. Ili estis transdonitaj al departemento pri sano de Filipinoj, kiu ilin disdonis al laborantoj ĉe la fronto de la batalo kontraŭ COVID-19.
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat