El Popola Ĉinio>头条新闻>

300 spirigiloj el Ĉinio atingis Brition

| 2020-04-09
Bookmark and Share

Michael Gove, ministro de la kabineta oficejo de Britio, parolis en gazetara konferenco la 4-an de aprilo en Londono. (Foto el la oficejo de la brita ĉefministro)


En la 4-a de aprilo la Ministerio pri Sano de Britio deklaris, ke en Britio estas 41 903 konfirmitaj kazoj de COVID-19, inter kiuj estas 3 735 nove konfirmitaj kaj 4 313 homoj mortis pro la malsano. Michael Gove, ministro de la kabineta oficejo de Britio, diris en la gazetara konferenco pri la epidemio la 4-an de aprilo, ke la registaro aĉetas spirigilojn el kelkaj landoj kaj 300 el Ĉinio jam atingis Brition. Li diris: "Koran dankon al la ĉina registaro pro ĝia subteno". Li diris ankaŭ, ke lokaj fabrikoj urĝe produktas bezonatajn ekipaĵojn.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments