El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atingis Moskvon materialoj de la ĉina registaro por helpi Rusion kontraǔbalati la epidemion

| 2020-04-09
Bookmark and Share

La 2-an de aprilo, Vladimir Vladimirovich Putin, prezidento de Rusio, anoncis per televida dissendado, ke en la tuta lando ferio plilongiĝos ĝis la 30-a de aprilo por kontraǔbatali la epidemion de COVID-19.


Dum la ferio, daǔre funkcias registaraj organizoj, rilataj kompanioj kaj magazenoj pri necesaĵoj, inkluzive de manĝaĵoj kaj medikamentoj. Laǔ raporto de la departemento pri bridado de la epidemio, ĝis la 2-a de aprilo, en Rusio estas 3 548 konfirmitaj kazoj, 30 homoj mortis pro la epidemio kaj 235 homoj resaniĝis.


Samtage, la unuaj medicinaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro atingis Moskvon. Laŭ raporto de ĉina ambasadorejo en Rusio, la materialoj pezas 25,5 tunojn, inkluzive de maskoj, protektaj kostumoj, kirurgiaj gantoj, medicinaj termometroj, ŝukovriloj ktp.. Sur la pakskatoloj estas vortoj en la ĉina kaj la rusa lingvoj: “Ni certe venkos la viruson, ni estos venkintoj”.




La 2an de aprilo, ĉinaj medicinaj materialoj atingis Moskvon.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments