El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tremo de la terglobo mildiĝis pro limigo de elhejmiĝo

| 2020-04-08
Bookmark and Share


La vivo de pli kaj pli multaj popolanoj de diversaj landoj estas ŝanĝita pro la epidemio de COVID-19 kaj multaj landoj limigas eliron de homoj el hejmo. Laǔ esploro de la brita amaskomunikilo Daily Mail, ekde la eksplodo de la epidemio de COVID-19, pli ol 2 miliardoj da homoj restadas hejme. Samtempe, seismologoj de multaj landoj rimarkis, ke la fonbruo evidente malaltiĝis. Tio signifas, ke mildiĝis la tremo de la terglobo kaǔzita de aǔtoj, trajnoj, aǔtobusoj, aviadiloj kaj aliaj trafikiloj kaj de ĉiutaga vivo de homoj.


Laǔ la raporto de Daily Mail en la 5-a de aprilo, ŝajne estas, ke Thomas Lecocq, geografo kaj seismologo de la Reĝa Observatorio de Belgio, la unua rimarkis tiun fenomenon. Li diris, ke ekde kiam Belgio alprenis limigon de elhejmiĝo por eviti propagiĝon de la epidemio meze de marto, la fonbruo en Bruselo, ĉefurbo de Belgio, mildiĝis inter 30% kaj 50%. La observatorio informis per Twitter, ke “la terglobo daǔre tremas”, sed “multe mildiĝis la tersurfaca bruo, kiu venas de homaj agoj (aǔta kaj trajna veturado, industrio ktp.)”.


Ankaǔ alilandaj geografoj rimarkis tion. Iu grupo pri seismo sub la Brita Geologia Esplorcentro publikigis diagramon, kiu montras, ke post la limigo en Britio la bruo monitorita ĉe la flughaveno Gatwick en Londono evidente mildiĝis.


Tio eble estas malstreĉiga informo dum la pandemio: pro la malfortiĝo de la bruo, sciencistoj povas kapti etajn tertremojn kaj aliajn seismajn skuojn malfacile kapteblajn antaǔe.


Por ordinaruloj, tio eble povas helpi ilin restadi hejme. Thomas Lecocq diris: “Jen, vi pensas ke nur vi restas hejme. Ni povas diri al vi, ke ĉiuj restas en siaj hejmoj, ĉiuj estas tiaj, ĉiuj obeas la limigon.”


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments