El Popola Ĉinio>头条新闻>

1 827 ĉinoj revenis al Ĉinio per 11 aviadilaj flugoj

| 2020-04-07
Bookmark and Share


La 6an de aprilo Han Guangzu, rilata respondeculo de la Civila Aviad-Administracio de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco de Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro pri Kuna Preventado kaj Regado, ke de la 4a de marto ĝis la 3a de aprilo la administracio aranĝis 11 provizorajn flugojn por hejmen revenigi 1 827 ĉinajn civitanojn el Irano, Italio kaj Britio.



Per la agado, 976 ĉinoj el Irano revenis per ses flugoj; 670 ĉinoj el Italio per kvar flugoj kaj 181 ĉinoj el Britio per unu flugo. Plejparto de ili estas studentoj.


Pro propagiĝo de COVID-19 ekster Ĉinio, la administracio maloftigas flugojn el aliaj landoj al Ĉinio. Unu flugkompanio havas unu fluglinion el unu lando ĉiusemajne.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments