El Popola Ĉinio>头条新闻>

Revenis al Ĉinio la dua grupo de ĉinaj medicinistoj senditaj al Italio

| 2020-04-07
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 2-a de aprilo, 13 fakuloj el la dua grupo de ĉinaj medicinistoj senditaj al Italio por kontraŭbatali la epidemion de COVID-19 atingis la Internacian Flughavenon Longwan en la urbo Wenzhou de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio. Poste, ili venis al la gubernio Qingtian de la urbo Lishui, Zhejiang, por ripozi kaj kontroli sian sanstaton.  


Laŭraporte, la 18-an de marto, la provinco Zhejiang estigis grupon de medicinaj fakuloj por helpi Italion pritrakti la epidemion. Post atingo, la fakuloj kunhavigis kaj interŝanĝis kun lokaj hospitaloj kaj medicinistoj spertojn pri preventado kaj regado de COVID-19, donis al ili proponojn pri antaŭzorgo kaj kuracado de la malsano, kaj al lokaj ĉinoj medicinajn kaj sanajn gvidadon kaj helpon. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments