Ĉina kompanio Tencent donos al UN servojn pri telekomunikado
Unuiĝintaj Nacioj (UN) anoncis en la 30-a de marto, ke ĉina kompanio Tencent donos al UN teknikajn servojn pri video-konferenco kaj interreta komunikado dum la celebrado de la 75-a datreveno de la fondiĝo de UN. Miloj da kunvenoj estos okazigitaj helpe de la produktoj de Tencent, inkluzive de Tencent-retkunveno, labor-versio de Wechat kaj simultana tradukado. Tio signifas, ke la plej granda internacia dialogo, dum la epidemio, okazos per teknikoj de ĉina kompanio pri interreta teknologio.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments