El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tutlanda funebro okazos morgaŭ

| 2020-04-03
Bookmark and Share

La 3an de aprilo la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis anoncon, ke en la 4a de aprilo Ĉinio okazigos la nacian funebron por martiroj, kiuj mortis en la batalo kontraŭ COVID-19, kaj samlandanoj, kiuj mortis pro la malsano.



Dume estos duonhisitaj la naciaj flagoj en Ĉinio kaj en ĉiuj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj eksterlande, kaj la publikaj distraj agadoj estos ĉesigitaj tra la tuta lando.



Je la deka horo matene, ĉinoj observos tri-minutan silenton. Samtempe kornos aŭtomobiloj, trajnoj kaj ŝipoj, kaj fajfos kontraŭaeratakaj sirenoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments