El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj medicinaj fakuloj atingis Laoson

| 2020-04-02
Bookmark and Share

La 29-an de marto en la internacia flughaveno de Vjentjano, ĉefurbo de Laoso, ĉinaj medicinaj fakuloj eliris el aviadilo.


12 ĉinaj medicinaj fakuloj atingis Vjentjanon, ĉefurbo de Laoso, en la 29-a de marto. Ili kunportis medicinajn materialojn donacitajn de Ĉinio por kuracado kaj protektado. La fakuloj, el la provinco Yunnan, okupiĝas pri preventado kaj regado de infekto, intensa prizorgado kaj kuracado, esplorado pri epidemio kaj laboratoria testado.


Somdy Douangdy (dekstra en fronto), vicĉefministro de Laoso, parolas kun ĉina medicina fakulo.


Somdy Douangdy, vicĉefministro de Laoso kaj ĉefo de gvidgrupo por preventado kaj bridado de COVID-19, alte taksis la helpon de la ĉinaj medicinaj fakuloj kaj kore dankis Ĉinion. Li diris, ke nur 5 tagojn post apero de la unua konfirmita kazo de COVID-19 en Laoso, Ĉinio sendis medicinajn fakulojn. Tio montras la profundan amikecon de Ĉinio kun la laosa popolo. Ĉinaj fakuloj alportis al Laoso ĉinan sperton pri epidemia bridado. La laosa registaro liveros oportunon por ilia laboro en Laoso.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments