El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj respondis la publikan leteron de eldonistoj de tri usonaj mediatoj

| 2020-03-31
Bookmark and Share


La 27an de marto la retejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj aperigis respondon de sia gazetara departemento al la publika letero kunsubskribita de eldonistoj de tri usonaj mediatoj.


La 24an de marto eldonistoj de tri usonaj mediatoj, The Wall Street Journal, The Washington Post kaj The New York Times, publikigis publikan leteron. Bedaŭrinde, la letero estis missendita al alia adreso, ĉar ĝi devas esti adresita al la usona registaro.


Aferoj havas kaŭzojn. La tri eldonistoj diras ĝuste je nur unu punkto en la letero: la ĉina kontraŭrimedo retiri la gazetarajn akreditaĵojn de usonaj ĵurnalistoj estis reago al la lastatempa forpelo de 60 ĉinaj ĵurnalistoj el Usono. La 6an de marto, Ĉina Asocio de Ĵurnalistoj jam publikigis deklaron pri la usona forpelo de ĉinaj ĵurnalistoj.


La publika letero klopodas por ligi la ĉinan kontraŭrimedon kun raportado de epidemio de COVID-19 en Ĉinio. Ĝi asertas, ke usonaj ĵurnalistoj estis "forpelitaj" pro raportado pri la epidemio. Ŝajnas al la eldonistoj, ke sen tiuj ĵurnalistoj la mondo ne havus aliron al la situacio de la epidemio en Ĉinio. Fakte, ekde la eksplodo de la epidemio, Ĉinio publikigas ĉiutage datumojn pri la situacio kaj donas regulajn ĝisdatajn informojn al la Monda Organizo pri Sano kaj landoj tra la mondo, inkluzive de Usono. Ĉinio gajnis valoran tempon por la mondo. La tri eldonistoj devas atenti, ke al la mondo ne mankas "esploreca, ĝusta, surloka raportado" simple pro foresto de kelkaj usonaj ĵurnalistoj.


Per la letero, la tri eldonistoj postulas la ĉinan registaron "malstreĉi la pli kaj pli severan premadon sur sendependaj mediatoj". Ĉinio bonvenigas eksterlandajn amaskomunikilojn kaj iliajn ĵurnalistojn fari raportadon en Ĉinio laŭ leĝoj kaj regularoj. Ĉinio kontraŭas ideologian antaŭjuĝon kontraŭ Ĉinio, falsajn novaĵojn surbaze de la preteksto "libereco de gazetaro" kaj kondutojn malobservantajn la profesian etikon de ĵurnalistoj. Kial la tri eldonistoj neniam komentas la maljustan limigon kaj subpremadon faritajn de la usona registaro sur ĉinaj ĵurnalistoj?


Ĉinio kaj Usono havas malsamajn sociajn sistemojn, tamen tio ne devas influi ĵurnalistojn raportadi surbaze de objektiveco, justeco, vereco kaj precizeco. Ĉinio ne rigardas iujn ajn usonajn mediatojn, prodemokratajn aŭ prorespublikanajn, kiel neprofesiajn. Same, ankaŭ ĉinaj amaskomunikiloj meritas justan traktadon en Usono. Usono ne devas subpremi ĉinajn amaskomunikilojn pro ideologia antaŭjuĝo.


Ĉinio bonvenigas senpartiajn kaj justemajn ĵurnalistojn fari raportadon en Ĉinio, tamen la lando ne akceptas arogantecon kaj antaŭjuĝon de la tri eldonistoj en la letero. Se la tri mediatoj havas plendojn, ili devas turni sin al la usona registaro. Fine, ni atentigas The Wall Street Journal: vi ankoraŭ ŝuldas al la ĉina popolo pardonpeton.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments