El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Cirkvitrompo de Trump" malkaŝas kvar kontraŭdirojn

| 2020-03-27
Bookmark and Share


Ekde starigo de cirkvitrompilo en 1988, la usona bilomerkato travivis kvin cirkvitrompojn, kaj kvar el ili okazis en marto ĉi-jare. La rara fenomeno okazis dum oficperiodo de Donald Trump kiel usona prezidento, tial ĝi estas nomata "cirkvitrompo de Trump". Tio, ŝajne hazarda sed fakte neevitebla, elmontras kvar kontraŭdirojn, malfacile solveblajn de la usona bilomerkato en mallonga tempo.


La unua estas kontraŭdiro inter paniko pri la epidemio kaj merkata fido. Cirkvitrompo kvarfoje okazis dum la epidemio de COVID-19, tial la epidemio fariĝis neignorebla faktoro, kaj maltrankvilo kaj paniko de la publiko nepre estas efikaj sur bilomerkato.



La dua estas kontraŭdiro inter registara reago kaj merkata respondo. La malrapida kaj malforta reago de la usona registaro kaŭzis rapidan propagiĝon de la epidemio en la tuta lando, panikon de investantoj kaj pesimismon de ordinaraj homoj. Tio estas vidpunkto de la nuna monda opinio, inkluzive de la usona.


La tria estas kontraŭdiro inter ekonomia ciklo kaj merkata serĉado de profito. Usono estas en registrite la plej longa ciklo de ekonomia revigligo, kaj la ekonomia strukturo multe dependa de serva industrio faras Usonon vundebla antaŭ bato de la epidemio.


La kvara estas kontraŭdiro inter tutmonda fluktuado kaj merkata veziko. Analizo de pluraj invest-institucioj opinias, ke la daŭra altiĝo de usonaj akcioj en la pasintaj jaroj ne estas longdaŭra.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments