El Popola Ĉinio>Videoj>

Vi uzas maskon, ĉu ne?

| 2020-03-27
Bookmark and Share



Surmeti maskon ŝajnas io simpla, sed ĉu vi ĝuste uzas ĝin? Jen gravaj informoj pri tiu temo.


I. Kiel elekti la ĝustan maskon?


Paperaj kaj kotonaj maskoj estas facile troveblaj en merkatoj kaj estas faritaj por protekti nin kontraŭ polvo aŭ malvarmo kaj tio signifas, ke la materialoj el kiuj ili estas faritaj ne estas sufiĉe densaj por bari viruson. Preventado kontraŭ virus-infektiĝo postulas profesiajn maskojn, inkluzive de kirurgaj maskoj, N95 maskoj, KN95 maskoj kaj tiuj eĉ pli altnivelaj.


Kirurga masko povas bloki ĝis 70% de la ĝermoj kaj bakterioj. Se vi volas viziti publikajn lokojn kaj ne kontakti pacientojn, ĝi estas sufiĉa.


La “N” en la N95/KN95 masko signifas Ne-oleaj partikloj. La “95” signifas, ke efiko de fintrado atingas 95% laŭ la normoj de Nacia Instituto pri Sekureco kaj Sano de Laboristoj. Kiel la nomo sugestas, la kuraca masko N95 povas bloki 95% de bakterioj! 


II.Kiel ĝuste surmeti maskon?


La plej grava afero estas teni ĝin hermetike ligita al via haŭto. Malĝusta surmeto tute ne kapablas protekti vin.


Multaj homoj surmetas maskon fojfoje. Por eviti infektiĝon per la masko, oni devas ĝuste purigi siajn manojn antaŭ ol maskosurmeto. Necesas identigi la supron kaj la malsupron, la internan kaj la eksteran flankon de la masko: la kolora flanko devas esti ekstere, kaj la naztenilo en la supro.


Post maskosurmeto, komplete malfaldu la maskon por komplete kovri buŝon, nazon kaj makzelon. Sekve premu la naztenilon sur la nazo por hermetike kunligi ambaŭ.


Longdaŭra uzo de sama masko malbonas: akvosorbilo humidiĝas kaj faciligas bakterian proliferadon. Necesas regule ŝanĝi vian maskon.


Atente demetu vian maskon. Antaŭ ol demeti ĝin, lavu viajn manojn. Por laĉmaskoj: unu mallaĉu la rimenon ĉirkaŭ via kolo, sekve tiun ĉirkaŭ via kapo. Por oreltenebla masko: demetu la elastan fadenon el viaj oreloj kaj evitu tuŝi la eksteran flankon, sur kiu povas esti virusoj kaj bakterioj. Refoje lavu viajn manojn post forĵeti la maskon.


III.Ĝusta maniero forĵeti maskon


Maskoj uzitaj en malsanulejoj devas esti metitaj en sakoj por medicina rubaĵo. Maskoj uzitaj de civitanoj devas esti enmetitaj en ekskluziva rubujo por forĵetitaj maskoj.


Por protekti la sanon de vi kaj aliuloj, bonvolu ĝuste forĵeti vian maskon por eviti infektiĝojn.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments