Mesaĝo de Ĉina Esperanto-Ligo al brazilaj esperantistoj
Estimataj samideanoj de Brazilo,
Lastatempe ni informiĝis el televido kaj interreto, ke propagiĝas la epidemio de COVID-19 en Brazilo kaj pluraj landoj, kaj la situacio estas danĝera. Ni, ĉinaj esperantistoj, kiuj kontraŭbatalas la epidemion, havas la saman senton kiel la vian kaj maltrankviliĝas pri via bonfarto. Nome de ĉinaj esperantistoj, mi deziras, ke la brazila popolo plej baldaŭ venku la epidemion kaj la malfacilaĵojn.
En la malfacilaj tagoj de la epidemio ni ricevis salutojn, prizorgojn kaj subtenojn el E-organizoj kaj individuoj el diversaj landoj, inkluzive de tiuj de Brazilo kiel la E-redakcio de Radio Rio-de-Ĵaneiro. Ili alportis al ni varmon, forton kaj fidon. La epidemio en Ĉinio estas ĝenerale regata danke al klopodoj de ĉiuj flankoj. Ni esperas, ke niaj spertoj en la traktado de la epidemio povos helpi aliajn landojn.
Chen Shi
Konstanta vicprezidanto de ĈEL
La 26a de marto, 2020
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat