El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hispana raportisto vizitis ĉinan fabrikon de la grandrapida trajno “Fuxing”

| 2020-03-26
Bookmark and Share


La 2-an de februaro la retejo de la hispana ĵurnalo EL PAÍS publikigis artikolon pri produktado de grandrapidaj trajnoj en Ĉinio. La artikolo, verkita de la raportisto Zigor Aldama, temas pri la filia kompanio Sifang de la ĉina trajno-fabrika kompanio CRRC. La kompanio Sifang, kiu sidas en Qingdao-urbo de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, okupas areon de 1,77 kvadrataj kilometroj, preskaŭ egale al la teritoria areo de Monako.



En la kompanio Sifang la raportisto vidis muntatajn grandrapidajn trajnojn, unu el la nomkartoj de Ĉinio en la 21-a jarcento. Preskaŭ 12 mil laboristoj partoprenas en desegnado kaj farado de la trajnoj. Kvankam ĉinaj esplorado kaj produktado de grandrapida trajno estas malpli fruaj ol la  japanaj, hispanaj kaj alilandaj, en 2019 la veturdistanco de ĉinaj grandrapidaj trajnoj atingis 35 mil kilometrojn, superante la totalan veturdistancon de tiaj trajnoj en la mondo.


Dum la pasintaj dek kelkaj jaroj, Ĉinio konstruis fervojojn por grandrapidaj trajnoj kun longeco de pli ol 60% de tiuj en la tuta mondo. En 2019 ĉinaj grandrapidaj trajnoj transportis pasaĝerojn je 2 310 milionoj da homo/fojoj. Multaj el tiuj trajnoj estas faritaj de la kompanio Sifang.



Pro multe da mendiloj, ĉiuj muntolinioj en la kompanio plenrapide funkcias.


La plej atentkapta produktaĵo “Fuxing” havas ruĝajn strekojn kaj okulfrapan lokomotivon. Ĝia veturrapideco estas 350 kilometroj hore, eĉ povas atingi 420 kilometrojn hore. Laboranto de la kompanio fiere diris: “Kvankam ni uzis fremdlandajn teknikojn en produktado de la unuaj grandrapidaj trajnoj, nun la novaj trajnoj estas desegnitaj kaj produktitaj de Ĉinio.”


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments