Egiptio fermis muzeojn
La Egipta Ministerio pri Turismo kaj Antikvaĵoj anoncis la 21-an de marto, ke de la 23-a ĝis la 31-a de marto ĉiuj muzeoj, ruinaĵoj kaj vidindejoj en Egiptio estos fermitaj kaj malinfektitaj. La Ministerio pri Sano de Egiptio deklaris vespere de la 22-a de marto, ke en Egiptio estas entute 327 konfirmitaj kazoj de COVID-19 kaj 14 mortis.
Laboranto malinfektanta la Egiptan Muzeon en Kairo, Egiptio, la 23-an de marto
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments