El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio refutis akuzojn de usonaj oficialuloj

| 2020-03-25
Bookmark and Share


La 20an de marto Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis regulan gazetaran konferencon de la ministerio. Iu raportisto demandis: "La 18an de marto usona prezidento Donald Trump diris en gazetara konferenco, ke tio estas milito kontraŭ la 'ĉina viruso'. Ne temas pri rasismo, kaj la nova koronviruso venas de Ĉinio. Ĉinio devis pli frue informi Usonon pri la epidemio, kaj tio povis bone helpi Usonon. Ankaŭ aliaj usonaj oficialuloj plendis pri tio, ke nesufiĉaj malfermo kaj travideblo de informoj dividitaj de Ĉinio kaŭzis prokraston de Usono en preventado kaj regado de la epidemio. Samtempe, foto publikigita de mediato montras, ke Donald Trump ŝanĝis la vortojn 'nova koronviruso' al 'ĉina viruso' en sia manuskripto. Kio estas via komento pri tio?"



Geng Shuang diris, ke lastatempe iuj usonanoj kun malbona intenco rilatigas la novan koronviruson al Ĉinio kaj senĉese makulas Ĉinion. Pri tio la ĉina popolo esprimas fortan indignon kaj firman oponon.


Li diris: "Mi volas emfazi kelkajn punktojn ĉi tie:


La unua estas, ke la fonto de la nova koronviruso estas scienca temo, kaj pri tio oni devas aŭskulti opiniojn de sciencistoj kaj fakuloj. La Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj la internacia komunumo jam delonge esprimas la klaran kaj unuaniman opinion, ke ili oponas rilatigi la viruson kun specifaj landoj kaj regionoj kaj ili oponas makuladon de nomo.


La dua estas, ke post eksplodo de la epidemio, Ĉinio alprenis plej ampleksajn, striktajn kaj radikalajn rimedojn por preventado kaj regado, kaj la epidemio estas regita en mallonga periodo. La ĉina popolo sin dediĉis multe kaj faris grandan kontribuon por konservi la tutmondan publikan sanon.


La tria estas, ke post eksplodo de la epidemio, Ĉinio daŭre informis Usonon pri la epidemio, kaj la du flankoj tenis oftan komunikadon. Hodiaŭ mi volas malŝpari iom da tempo kaj paroli pri tio, kaj mi esperas, ke la usona flanko bone aŭskultos jenojn:


La 3an de januaro Ĉinio komencis regule informi Usonon pri la epidemio kaj kontraŭrimedoj.


La 4an de januaro dulandaj ĉefoj pri regado de malsanoj interparolis telefone. Ĉinio sciigis al la usona flanko rilatajn aferojn, kaj la du flankoj interkonsentis teni oftan komunikadon pri informado kaj teknika kunlaboro.


La 25an de januaro usona prezidento Trump deklaris en Twitter, ke Ĉinio multe laboris por bremsi la novan koronviruson, kaj Usono aprezis la klopodojn kaj travideblecon de Ĉinio.


La 27an de januaro dulandaj estroj pri sano telefone interparolis. La usona flanko laŭdis travideblecon de la ĉina registaro en epidemiaj preventado kaj regado kaj san-kunlaboron inter la du flankoj.


La 29an de januaro la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano oficiale informis Usonon, ke Ĉinio bonvenigas Usonon aliĝi al la komuna teamo de MOS. Usono esprimis sian dankon pri tio en la sama tago.


La 7an de februaro dulandaj ŝtatestroj telefone dialogis. Usona prezidento Trump esprimis sian pozitivan taksadon al la rimedoj de Ĉinio por traktado de la epidemio. Samtage li deklaris en Twitter: 'Ĉinio alprenas striktajn rimedojn por preventado kaj regado kaj sukcesos. Ni kunlaboras kun Ĉinio.'


La 8an de februaro dulandaj estroj pri sano refoje interkomunikiĝis pri aranĝo de usonaj fakuloj al la komuna teamo de Ĉinio kaj MOS.


La 11an de februaro dulandaj ĉefoj pri regado de malsanoj faris interŝanĝon pri epidemiologio kaj rilataj rimedoj por preventado kaj regado.


De la 16a ĝis la 24a de februaro la komuna teamo kun du usonaj fakuloj faris 9-tagan inspekton en Ĉinio. Ili donis pozitivan kaj altan taksadon al la rimedoj de Ĉinio kaj atentigis, ke Ĉinio ludas gravan rolon en protektado de la internacia komunumo, gajnas valoran tempon por aliaj landoj alpreni aktivajn rimedojn kaj liveras spertojn lernindajn por aliaj landoj.


La 12an de marto, la usona ambasadejo en Ĉinio estis invitita ĉeesti la internacian kunvenon pri divido de ĉinaj spertoj en preventado kaj regado de COVID-19, kunorganizitan de la Ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj MOS.


La 13an de marto usona prezidento Trump diris al raportistoj, ke la donitaĵoj dividitaj de Ĉinio helpas Usonon kontraŭbatali la epidemion.


Laŭ la supre menciitaj faktoj oni povas klare vidi, ke en la pasintaj du monatoj Ĉinio ĝustatempe liveris al Usono informojn kaj havis teknikan kunlaboron kun ĝi. En la pasintaj du monatoj la ĉina popolo unuiĝis, kune batalis kontraŭ la epidemio kaj gajnis valoran tempon por la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. Bedaŭrinde, eĉ multaj usonaj amaskomunikiloj kaj fakuloj opinias, ke Usono vane malŝparis la valoran tempon gajnitan de Ĉinio."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments