El Popola Ĉinio>头条新闻>

Refunkcias pli ol 90% da ĉin-eŭropaj kargotrajnoj

| 2020-03-24
Bookmark and Share


Kiel grava projekto de kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo", ĉin-eŭropaj kargotrajnoj fariĝis grava parto de la monda transporta sistemo. Fronte al la defioj alportitaj de la epidemio de COVID-19, la fervoja departemento kaj transportaj entreprenoj de Ĉinio venkis malfacilaĵojn kaj iom post iom antaŭenigas la normalan funkciadon de ĉin-eŭropaj kargotrajnoj. Laŭ statistikoj de la Nacia Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo de Ĉinio, pli ol 90% da ĉin-eŭropaj kargotrajnoj jam refunkcias. Ĝis la fino de februaro, ĉin-eŭropaj kargotrajnoj plenumis entute 1 132 vojaĝojn, kun kresko de 6% kompare kun tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro. Ili ludas gravan rolon por certigi la glatan funkciadon de tutmondaj loĝistikaj kanaloj, antaŭenigi ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn inter landoj laŭlonge de “La Zono kaj Vojo” kaj konservi la stabilecon de la tutmondaj provizaj ĉenoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments