El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento

| 2020-03-24
Bookmark and Share

Okaze de la 40-jara ekzisto de Monato, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝataj ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premioj de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de Monato



Regularo


Povas partopreni ĉiu persono, kiu bone regas Esperanton kaj kiu ne verkis por Monato en la lastaj kvin jaroj.


Por partopreni la kandidatoj sendu tekston de minimume 500 kaj maksimume 2500 vortoj al nova_talento@monato.be.


La temoj inter kiuj la kandidatoj povas elekti estas:


 * Politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia propra lando aŭ regiono


 * Ekonomio


 * Komputado


 * Scienco


 * Medio kaj ekologio


 * Lingvo


Atentu, ke do Esperanto-movado ne estas inter la temoj. Monato estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto.



La kontribuoj estu originale verkitaj por Monato. Do ne estos akceptitaj tradukoj, nek artikoloj, kiuj jam aperis aliloke.


La aldono de fotoj al artikoloj estas rekomendata. Tiuj fotoj devas esti faritaj de la aŭtoro mem, aŭ almenaŭ li posedu la permeson publikigi ilin en Monato. Se en la foto aperas personoj, li havu la permeson de tiuj personoj, por uzi la foton kune kun la artikolo, aŭ eventuale, permeson de la gepatroj, se en la foto aperas infanoj.


Partoprenanto donas al la eldonanto la ekskluzivan eldonrajton de la tekstoj, kiujn ŝi/li havigas al Monato por tiu ĉi konkurso. Tiuj rajtoj validas por la presita kaj la ciferecaj eldonoj de la revuo.


La redaktoroj decidos, surbaze de la lingva kaj ĵurnalisma talentoj de la aŭtoroj, kiuj artikoloj partoprenantaj en la konkurso aperos en Monato. El tiuj la ĵurio, konsistanta el redaktoroj de Monato kaj eksteruloj, elektos ĉiujare la dek plej bonajn kaj atribuos al iliaj aŭtoroj la premiojn.


Partoprenanto povas sendi plurajn kontribuojn, sed povas gajni nur unu premion. Kiu ne gajnis unu el la ĉefpremioj rajtas en la venonta jaro denove partopreni. Se ne estas sufiĉe da valoraj kontribuoj, povas esti malpli ol dek premioj.


Antaŭ ol ekverki, indas demandi ĉe nova_talento@monato.be, ĉu via temo taŭgas por la konkurso. Tie vi povas ricevi ankaŭ ĉiujn pliajn informojn. Kiu ne konas Monaton povas elŝuti plurajn kompletajn numerojn (https://www.monato.be/2018/pdfindex.php).


Ĉu vi deziras iom informi pri tiu ĉi iniciato en via grupo aŭ dum iu renkontiĝo? Do presu tiun ĉi afiŝeton kaj distribuu ĝin!



Paul Gubbins estis redaktoro de Monato ekde 1993 kaj ĉefredaktoro de januaro 2011 ĝis lia morto en aŭgusto 2016. Pliajn detalojn pri lia vivo vi povas trovi en Vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Gubbins) kaj en nekrologo (https://www.monato.be/2016/011771.php) verkita de la honora ĉefredaktoro de Monato, Stefan Maul.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments