El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial oni ne devas ligi COVID-19 al Ĉinio?

| 2020-03-24
Bookmark and Share


Urugvaja verkisto Eduardo Galeano publikigis, en 2012, sian lastan libron, La Idoj de la Tagoj, kiu konsistas de 365 rakontetoj, unu por ĉiu tago de la jaro. Por la 8-a de aŭgusto li elektis tre interesan rakonton, kiun mi prezentas sube:


Fia Ameriko


Hodiaŭ mortis, en 1553, la itala kuracisto kaj verkisto Girolamo Fracastoro.


Fracastoro esploris pri, inter aliaj kontaĝaj malsanoj, sifiliso, kaj konkludis, ke ĉi tiu eŭropa malsano ne devenas de la indianoj de Ameriko.


Nuntempe, Moacyr Scliar, brazilano, kolego de Fracastoro en sciencoj kaj belletroj, ankaŭ neas la originon de la supozata amerika malbeno, ĉar antaŭ la konkero de la Nova Mondo, la francoj jam nomis sifilison kiel itala malbono, kaj la italoj nomis ĝin franca malbono; nederlandanoj kaj portugaloj nomis ĝin hispana malsano; ĝi estis portugala malsano por la japanoj, germana malsano por la poloj kaj pola malsano por rusoj, kaj la persoj kredis, ke ĝi estis plago de la turkoj.


Multaj homoj daŭre kredas, ke sifiliso estas malsano originita en Ameriko, kaj dum longa tempo tiuj malsanoj menciitaj supre estis traktitaj kiel apartaj malsanoj, sed finfine ili estis nur unu sama malsano.


Per tiu ekzemplo mi atentigas pri kial ne indas nomi la novan koronviruson “ĉina malsano”, kiel faras usona prezidento Donald Trump kaj kelkaj aliaj homoj tra la mondo. La viruso, kiu kaŭzas la malsanon COVID-19 estas oficiale nomita de Monda Organizo pri Sano (MOS) kiel SARS-CoV-2, kaj estas ofte nomita 2019-nCOV en neformalaj situacioj. Tiuj nomoj ne ligas la viruson al regiono aŭ nacio, kaj estas raciaj kialoj por tio.


Unue, scienco multe evoluis, kaj kiel parto de tiu evoluo evidentiĝis la neceso nomi virusojn surbaze de teknikaj kriterioj utilaj por ilia klasifikado, kiuj evitas la adopton de malsamaj nomoj tra la mondo kaj faciligas por sciencistoj kaj kuracistoj kompreni pri kia viruso temas.


Due, ĉar ni vivas en mondo interkonektita, en kiu ĉiuj popoloj dependas de la aliaj, kaj tio evidentiĝas en nuna epoko: landoj volas izoliĝi por kontraŭbatali la malsanon, sed tion ne povas fari, ĉar ili dependas de importado kaj eksportado, kaj ankaŭ de interŝanĝo de informoj kun alilandaj fakuloj. En tia socio, loka problemo fariĝas tutmonda, kaj la ĝusta vojo estas konsciiĝi pri tio kaj stimuli solidarecon: ni ĉiuj vivas sub la sama ĉielo kaj havas pli bonan ŝancon travivi malfacilaĵojn per kunlaboro. Ni kunkreu Homaran Komunumon de Komuna Estonteco.


Trie, por kontraŭbatali diskriminacion kaj malamon al homoj, kiuj ne kulpas pri la fakto, ke nova malsano fariĝis konata unue en ilia lando. Mi mem spertis tiun diskriminacion en Brazilo pro la fakto, ke mi loĝas en Ĉinio, kaj azianoj en multaj landoj tra la mondo daŭre spertas diskriminacion. Malsano ne havas homan vizaĝon kaj senutilas izoli ĉinojn: en multaj landoj COVID-19 ne alvenis el Ĉinio.


La pandemio de COVID-19 estas forta kandidato al la posteno de plej grava epidemio de tiu ĉi jarcento. Pro tio mi vidas multajn komparojn inter ĝi kaj tiu de hispana gripo en la pasinta jarcento. Jen alia interesa fakto: hispana gripo ne originis en Hispanio, malgraŭ ĝia nomo, kiu misgvidas nian rezonadon: la malsano komencis disiĝi tra tuta Eŭropo dum la Unua Mondmilito, kaj militantaj landoj malpermesis novaĵojn pri la gripo. Ĉar Hispanio estis neŭtrala lando en tiu milito, homoj en aliaj landoj informiĝis pri la malsano per hispanaj radioelsendoj. Ĉu indas kulpigi poŝtiston pro la enhavo de letero kiun li transportis?


La ekzemploj en tiu ĉi artikolo klare montras, ke la kutimo kulpigi la fremdulon estas antikva, kaj estas malfacile ŝanĝi kutimon, kiu enradikiĝis en la socio. Tamen estas senefike, kadre de praktika agado necesa kontraŭ la malsano, kiu pli kaj pli postulas internacian kunlaboron, daŭre teni tiun tradicion. Memoru, ke vi povas esti la venonta viktimo de diskriminacio post ekapero de epidemio en via lando. Malsanoj kaj virusoj ne havas naciecon nek konas landlimojn, kaj ni ĉiuj iusence dependas unuj de la aliaj, do pli indas kunigi fortojn por kontraŭbatali pandemion ol serĉi kulpulon, kiu ne ekzistas: sciencistoj jam pruvis, ke la nova viruso mem adaptiĝis al la homa korpo kaj ne estis kreita en laboratorio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments