El Popola Ĉinio>头条新闻>

China Daily lanĉis la retpaĝaron "Ĉina Projekto por Batali Kontraŭ COVID-19"

| 2020-03-24
Bookmark and Share

La anglalingva retpaĝo "Ĉina Projekto por Batali Kontraŭ COVID-19"


Por pli bone diskonigi al la internacia komunumo ĉinajn spertojn kaj praktikojn en la batalo kontraŭ la epidemio, China Daily lanĉis anglalingvan retpaĝaron kun la temo "Ĉina Projekto por Batali Kontraŭ COVID-19".


La retpaĝaro havas 7 rubrikojn, inkluzive de "Novaj Progresoj", "Respondoj de Aŭtoritatuloj", "Popularsciencaj Scioj", "Filmetoj", "AI-Serĉado", "Gvidilo pri Sano" kaj "Diagnozo kaj Kuracado per la Tradicia Ĉina Medicino". En tiu paĝaro, oni ĝustatempe publikigas la plej novajn progresojn pri esplorado kaj produktado de vakcino kaj pri kurac-efiko de medikamentoj, dividas informojn pri preventado, regado kaj kuracado en Ĉinio, invitas spertulojn respondi demandojn zorgatajn de homoj. Per AI-tekniko la retpaĝaro ebligas inteligentan konsulton kaj diskonigas efikecon de la tradicia ĉina medicino.


Redaktoro: Han Xin


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments