Zimbabva prezidento dankas Ĉinion pro la subteno en la batalo kontraŭ COVID-19
Zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa parolis, okaze de komenciĝo de landa plano por trakti COVID-19, en Hararo, ĉefurbo de Zimbabvo, la 19-an de marto. Li dankas Ĉinion pro la ampleksa subteno al Zimbabvo en la batalo kontraŭ la epidemio.
La ĉina registaro donas financan subtenon al Zimbabvo por renovigo kaj plibonigo de la hospitalo Wilkins por diagnozo kaj kuracado de malsanuloj de COVID-19. Krome, la ĉina medicina taĉmento al Zimbabvo plurfoje diskonigis al lokaj medicinistoj sciojn pri preventado kaj bridado de COVID-19.
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments