El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝta kaj pakaĵa servoj inter Ĉinio kaj Eŭropo renormaliĝas

| 2020-03-23
Bookmark and Share


La germana ĵurnalo Die Welt raportis en la 15-a de marto, ke la plej malfacila tempo jam pasis: la epidemio de COVID-19 estas regita en Ĉinio, fabrikoj refunkcias kaj poŝtaj kaj pakaĵaj servoj inter Ĉinio kaj Eŭropo rekreskas.


En la 13-a de februaro, Germana Poŝto anoncis provizore ĉesigi servojn al Ĉinio. Samtempe, ankaŭ la poŝtaj sistemoj de Svislando, Nederlando, Belgio kaj Francio suspendis aŭ reduktis servojn al Ĉinio. Dum ĉi tiu periodo, la sendokosto de 7-kilograma pakaĵo el Germanio al Ĉinio iam pliiĝis de 39 eŭroj al 48 eŭroj, kaj la transporta tempo plilongiĝis de 2 semajnoj al 4 semajnoj.


Laŭraporte, nun la poŝtaj kaj pakaĵaj servoj de eŭropaj landoj al Ĉinio revenis al normalo. Frank Appel, respondeculo de Germana Poŝto, diris, ke en la tria tagdeko de februaro, jam "evidente normaliĝas" la komerco inter Ĉina Poŝto kaj Germana Poŝto kaj ĝia filio DHL, kaj en marto sendado denove kreskos. La svisa gazeto Tages-Anzeiger raportis, ke la komerco de Svisa Poŝto al Ĉinio prezentas kreskan tendencon. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus – Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments