El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN: kunlaboru por kontraŭbatali la epidemion

| 2020-03-20
Bookmark and Share

António Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (dokumenta foto)


Por trakti la "tutmondan pandemion", António Guterres, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), publikigis videon en la 14-a de marto, dirante, ke la epidemio de COVID-19 atingos pinton kaj la tutmonda ekonomio reprosperiĝos. Sed antaŭ tio, la mondo devas kunlabori kaj kune agadi por malrapidigi propagiĝon de la viruso.


"Nuntempe ni bezonas prudenton anstataŭ paniko, sciencon anstataŭ kalumnio kaj pragmatismon anstataŭ timo." Guterres diris, ke alfronte la ĉi-fojan krizon pri sano, oni sentas maltrankvilon, timon kaj embarason. Tio estas komprenebla. En la venontaj monatoj, la efiko de la epidemio sur socio kaj ekonomio tuŝos plejparton de la homaro.


Guterres emfazis, ke la epidemio estas bridebla, kaj tio postulas senprecedencan kunlaboron inter individuoj kaj ŝtatoj. Ĉi tiu krizo montras la gravecon de internacia kunlaboro. Diverslandaj registaroj devas kune klopodi por revigligi ekonomion, pligrandigi publikan investon kaj certigi subtenon al la plej malavantaĝa grupo.


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments