El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: Ĉinio volas helpi Serbion

| 2020-03-20
Bookmark and Share

La 17-an de marto, Geng Shuang, proparolanto de Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco 


La 17-an de marto, Geng Shuang, proparolanto de Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio volas provizi Serbion per medicinaj materialoj, inkluzive de maskoj, spiriloj kaj protektaj kostumoj, sendi teamon konsistantan el fakuloj pri medicino kaj ĝustatempe diskonigi spertojn pri preventado kaj regado de la epidemio kaj pri kuracado de infektitoj.


En tiutaga regula gazetara konferenco, oni demandis, ke en la 15-a de marto serba prezidento Aleksandar Vučićĉu diris en televida parolado: “La Eŭropa Unio malpermesas eksportadon de medikamentoj kaj medicinaj ekipaĵoj, do nur Ĉinio povas helpi nin, kaj ni jam sendis mesaĝon al Ĉinio por peti subtenon”, ĉu Ĉinio helpos Serbion? 


Responde al tio, Geng Shuang diris, ke Ĉinio kaj Serbio estas ampleksaj strategiaj partneroj kaj la du landoj havas nerompeblan amikecon. Ĉinio kaj Serbio ĉiam kune venkas malfacilaĵojn kaj helpas unu la alian. Li diris: "Ni neniam forgesos, ke la serbaj registaro kaj popolo donis al ni subtenon kaj helpon, per diversaj manieroj, en la ŝlosila momento de nia batalo kontraŭ la epidemio. Nun ankaŭ Serbio alfrontas la defion de la epidemio, ni firme staros kun la serba popolo kaj kune batalos kontraŭ COVID-19." 


Geng Shuang diskonigis, ke Ĉinio kaj Serbio estas bonaj fratoj, bonaj partneroj, bonaj amikoj kaj bonaj kamaradoj. La epidemio ne havas naciecon kaj homoj havas sinceran amon. Alfronte malfacilaĵojn kaj epidemion, Ĉinio kaj Serbio kunlaboras por venki malfacilaĵojn kaj fariĝas vera ekzemplo en konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. Ĉinio volas kune kun la internacia komunumo, inkluzive de Serbio, plue klopodi por venki la epidemion kaj kune konservi regionan kaj mondan sekurecon de la publika sano. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments