El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tradiciaj ĉinaj terapioj populariĝas en Novjorko

| 2020-03-20
Bookmark and Share

Laboranto de la Kamwo-a Apoteko (Foto el Reuters)


Laǔ raporto de Reuters, novjorka akupunkturisto kaj esploristo pri drogherbo Clayton Shiu diris, ke postulo pri tradiciaj ĉinaj medikamentoj rapide kreskas en Novjorko ekde la 1-a de marto, kiam la urbo anoncis la unuan kazon de COVID-19.


La saman senton havas ankaǔ la Kamwo-a Apoteko en ĉina kvartalo de Novjorko.


Ekde la tria tagdeko de februaro, kiam la epidemio de COVID-19 ekpropagiĝis en Usono, preskaǔ duobliĝis mendiloj de la apoteko por kuraci gripon kaj plifortigi imunecon.


En alia apoteko de la sama kvartalo Patrick Siu servas al klientoj. Siu diris, ke 40 funtoj da krudaj medikamentoj, kiuj kutime sufiĉas por 2 aǔ 3 semajnoj, estas forvenditaj dum kelkaj tagoj. Ekde la eksplodo de la epidemio, kuracistoj pri la tradicia ĉina medicino diskonigas preskribojn por preventi kaj kuraci la malsanon. Nun kelkaj ĉinaj medikamentoj estas malfacile aĉeteblaj kaj iliaj prezoj rapide kreskas.


Pro la granda postulo, provizantoj kaj vendistoj ektimas, ke oni malpliigos provizadon de herbaj medikamentoj el Ĉinio.


Iu kompanio pri herbaj medikamentoj en San-Francisko anoncis en sia retejo, ke pro rapida kresko de la nombro de mendiloj, ĝi limigos kvanton de mendiloj. La kompanio aldonis, ke tio estas pro malmultiĝo de kargoŝipoj el Ĉinio.


Pasintjare, la Monda Organizo pri Sano oficiale agnoskis la tradiciajn ĉinajn terapiojn, inkluzive de akupunkturo kaj herbaj medikamentoj. Tio signifas, ke la tradicia ĉina medicino, kun historio de pli ol 2 500 jaroj, akiris pliajn agnoskojn en la mondo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments