El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Popola Banko starigis specialan reprunton de 300 miliardoj da juanoj por trakti la epidemion

| 2020-03-19
Bookmark and Share

Sun Guofeng, estro de Monpolitika Departemento de la Ĉina Popola Banko


La 15-an de marto, la Mekanismo de Komuna Preventado kaj Regado de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri prunt-politiko por subteni preventadon kaj bridadon de la epidemio kaj rekomencon de laborado kaj produktado. Sun Guofeng, estro de Monpolitika Departemento de la Ĉina Popola Banko, diskonigis, ke la Ĉina Popola Banko starigis specialan reprunton de 300 miliardoj da juanoj (ĉ. 43 miliardoj da usonaj dolaroj) por pritrakti la epidemion. La procento de interezo sur prunto estas ĉirkaŭ 1,28%, konformanta al postulo de la Ŝtata Konsilantaro pri tio, ke la procento de interezo devas esti malpli ol 1,60%. Ĝis la 13-a de marto, la Ĉina Popola Banko jam donis specialan reprunton de 184 miliardoj da juanoj (ĉ. 26 miliardoj da usonaj dolaroj). Nuntempe, la banko ĉiutage donas preferan prunton de pli ol 10 miliardoj da juanoj (ĉ. 1,4 miliardoj da usonaj dolaroj). 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments