El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĵurnalo Wall Street Journal devojiĝis de sia devizo

| 2020-03-19
Bookmark and Share


Wall Street Journal estas centjara usona ĵurnalo. Ĝi ĉiam fanfaronas, ke ĝi sekvas la devizon "ĝuste uzi la veron" kaj promesas, ke ĝia redaktado "ne estas regata de interesoj el reklamo, spekulado aŭ propagando."


Sed antaŭ nelonge ĝi publikigis recenzon titolitan "Ĉinio Estas la Reala Malsanulo de Azio", kiu montras obstinon pri rasisma diskriminacio, ideologia antaŭjuĝo kaj hegemonisma pensmaniero. Ĝi malobservas sian promeson kaj trarompas la plej malaltan kognan normon de la internacia komunumo. Usona ŝtata sekretario Mike Pompeo kaj iuj usonaj politikistoj defendis la eraron de la ĵurnalo, kio montras la duoblajn normojn de Usono.


La malĝustaj vortoj kaj agoj de la ĵurnalo kaj ĝiaj defendantoj reflektas, ke iuj usonanoj, inkluzive de elitoj, havas neforviŝeblan maltrankvilon pri leviĝo de Ĉinio. Kompreneble malsamaj homoj havas malsamajn opiniojn pri leviĝo de Ĉinio, kaj tio estas libereco de parolo. Tamen, ŝajnas al kelkaj usonanoj, ke leviĝo de Ĉinio estas reala defio al la hegemonia pozicio de Usono. Ili ne volas vidi fortiĝantan Ĉinion, precipe Ĉinion kun malsama ideologio.


En la nuna mondo rasismaj vortoj kaj agoj estas malbonvenaj. Ĉinio estis postiĝinta kaj atakita en la moderna epoko, kaj iam fariĝis "malsanulo de Azio" en la okuloj de la okcidentaj koloniistoj kaj la imperiismaj potencoj. Sur la fono, ke Ĉinio batalas kontraŭ la epidemio, tiu ago estas ŝuldata al rasismo de iuj homoj, kaj tiu artifiko estas riproĉata de tutmondaj ĉinoj kaj justaj usonanoj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments