El Popola Ĉinio>头条新闻>

IMF kaj la Monda Banko provos retan kunvenon

| 2020-03-18
Bookmark and Share


La Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko deklaris en la 10-a de marto, ke miloj da dungitoj en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono, partoprenos provon pri telelaborado por la printempa kunveno en la venonta monato. 


Laŭ IMF, pli ol 2 mil dungitoj partoprenos la provon, kaj tio estas unu el la rimedoj por kontraŭbatali la epidemion de COVID-19. Proparolanto de IMF diris, ke la provo helpos IMF daŭre funkcii kaj servi al membroj dum la malfacila tempo. 


Ankaŭ la Monda Banko efektivigos la provon laŭ fakaj ordoj. Ĝia proparolanto diris, ke la Monda Banko havas multajn sistemojn, kiuj povas garantii kontinuecon de la laboro.   


La nombro de dungitoj kaj konsilistoj de la Monda Banko en Vaŝingtono estas ĉirkaŭ 16 mil. Nuntempe ĝi prenas rimedojn por limigi specifajn homojn eniri la ĉefsidejon, inkluzive de homoj revenintaj de specifaj landoj dum la lastaj 14 tagoj, tiuj, kiuj havas febron aŭ simptomojn de gripo, kaj tiuj, kiuj kontaktiĝis kun konfirmita aŭ suspektita kazo de COVID-19.


Ĉefsidejoj de IMF kaj la Monda Banko ambaŭ estas en Vaŝingtono. La du organizoj decidis pasintsemajne, ke la printempa kunveno, kiu laŭplane okazos de la 17-a ĝis la 19-a de aprilo en Vaŝingtono, okazos surrete por garantii sanon kaj sekurecon de partoprenantoj kaj laborantoj.


Por bridi la propagiĝon de la epidemio, pasintsemajne IMF anoncis, ke ĝi donos urĝan prunton de 50 miliardoj da usonaj dolaroj al malalt-enspezaj kaj emerĝant-merkataj landoj kaj regionoj, kiuj petas helpon, por subteni ilin trakti la epidemion. Ankaŭ la Monda Banko decidis liveri maksimume 12 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi siajn membrojn kontraŭbatali la epidemion.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments